Art. 2 Celoj kaj rimedoj
- La celoj de la Fondajho estas:
a) Daure gardi la memoron pri Ivo Lapenna, la plej grava kaj meritplena
akcelanto de la Internacia Lingvo (Esperanto) kaj ties kulturo post Zamenhof;
b) subteni la disvastigon de la Internacia Lingvo surbaze de la idearo de
humaneca internaciismo kaj aktiva neutraleco;
c) kontribui al la respektigo chie en la mondo de la homaj rajtoj kaj
fundamentaj liberecoj surbaze de la principo "Paco en libereco kaj Libereco en paco".
- La Fondajho realigas siajn celojn per jenaj rimedoj:
a) Eldonado de publikajhoj;
b) subvenciado de publikajhoj konformaj al la celoj de la Fondajho
c) sendado de tiaj publikajhoj al nepagipovaj landoj;
ch) chiuj aliaj jure permesitaj rimedoj.
Art. 3 Financoj
La enspezoj konsistas el kotizoj de la membroj kaj precipe el donacoj,
heredajhoj kaj gajnoj (rentumo kaj interezoj de investita kapitalo,
eventuale gajno el venditaj publikajhoj, ktp.).
Principe chiuj donacoj kaj heredajhoj fluas al la kapitalo investota por
atingi rentumon au interezon.
Pri la elspezoj decidas la Chefkunveno en la bugheto au, en kazo de urgheco,
la Plenumkomitato lau la gheneralaj direktivoj de la Chefkunveno.
La investita kapitalo povas esti tushita nur lau eksplicita konsento de la
Chefkunveno.
Art. 4 Membroj
Kiel membro povas esti akceptita chiu persono, kiu subtenas la celojn de la Fondajho.
La membroj akceptas, malakceptas au eksigas la Plenumkomitato. Kontrau la
decido de la Plenumkomitato estas eble plendi al la Chefkunveno, kies decido
estas definitiva. Ghis la decido de la Chefkunveno validas tiu de la
Plenumkomitato.
Membro povas eksighi per skriba informo al la Plenumkomitato.
Membro, kiu ech post admono ne pagis sian kotizon, estas konsiderata kiel
eksighinta.
Art. 5 Rajtoj kaj devoj de la membroj
La membroj rajtas cheesti la kunvenojn, fari proponojn, partopreni en
diskutoj kaj vochdoni en Chefkunveno au en eventuala skriba vochdono.
La membroj devas observi la Statuton kaj klopodi realigi la celojn de la
Fondajho. Ili pagas la kotizon fiksitan de la Chefkunveno.
Art. 6 Organoj
La organoj de la Fondajho estas la Chefkunveno kaj la Plenumkomitato.
La ordinara Chefkunveno okazas unufoje jare en loko kaj tempo, pri kiuj
decidas la Plenumkomitato.
La ordinara Chefkunveno estas la supera organo de la Fondajho. Ghi decidas
pri la laborprogramo kaj la budgheto; elektas la Plenumkomitaton por tri
jaroj; fiksas la sidejon; decidas pri kotizoj; solvas la plendojn; kontrolas
la financojn.
La prezidanto devas kunvoki en tempolimo de tri monatoj eksterordinaron
Chefkunvenon, se minimume 2/3 (du trionoj) de la membroj tion skribe
postulas. La eksterordinara Chefkunveno havas la samajn rajtojn kiel la
ordinara.
Se pro kiu ajn kauzo Chefkunveno ne povas okazi, au se la Plenumkomitato
opinias tion necesa pro grava kauzo, la prezidanto okazigas skriban vochdonadon.
La Plenumkomitato konsistas el prezidanto, unu a pluraj vicprezidantoj,
sekretario-kasisto kaj tiom da komitatanoj, kiom decidas la Chefkunveno.
La Plenumkomitato realigas la decidojn de la Chefkunveno kaj chiujare
raportas al ghi pri sia agado. Ghi decidas pri la kurantaj elspezoj surbaze
de la bugheto kaj la gheneralaj direktivoj de la Plenumkomitato.
La prezidanto, vicprezidanto, sekretario-kasisto kaj eventualaj pliaj
komitatanoj dividas inter si la laboron.
La Fondajho materie sin devontigas per la subskriboj de la prezidanto au
vicprezidanto kaj la sekretario-kasisto.
Art. 7 Decidoj
Chiuj decidoj, kun escepto de la decidoj lau Art. 8, de la Chefkunveno kaj
de la Plenumkomitato estas farataj per simpla plimulto de la vochdonintoj.
En kazo de vochegaleco decidas la prezidanto.
Art. 8 Shangho de la Statuto au dissolvo
Por shanghi la Statuton au dissolvi la Fondajhon estas necesa plimulto de du
trionoj (2/3) de chiuj membroj. En la kazo de dissolvo devas esti farita
decido ankau pri la havajho de la Fondajho kaj nomita komisiisto au
komisiono por likvidi ghin.
Akceptita de la Chefkunveno la 1-an de augusto 1988 en Metz, Francio.