Praktiku Esperanton!

Ekzercaro (je)

Zamenhof
   Se ni bezonas uzi prepozicion, kaj la senco ne montras al ni, kian
prepozicion uzi, tiam 
ni povas uzi la komunan prepozicion "je".  Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte.  
Anstataux la vorto "je" ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio.
   Mi ridas je lia naiveco (aux mi ridas pro lia naiveco, aux: mi ridas lian
naivecon).   Je la 
lasta fojo mi vidis lin cxe vi (aux: la lastan fojon).
Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.  Mi sopiras je mia perdita felicxo (aux:
mian perditan felicxon).  
El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, cxu gxi postulas post si la akuzativon 
(t.e. cxu gxi estas aktiva) aux ne, ni povas cxiam uzi la akuzativon. 
Ekzemple, ni povas 
diri "obei al la patro" kaj obei la patron" (anstataux "obei je la patro").  
Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi malpermesas; ekzemple: 
ni povas diri "pardoni al la malamiko"  kaj "pardoni la malamikon",
sed ni devas diri 
cxiam "pardoni al la malamiko lian kulpon".

Ekzercaro (ist, da)
    Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaux teatrajn manierojn.
Kiu okupas sin je 
mekaniko, estas mekanikisto, kaj kiu okupas sin je kemio, estas kemiisto.  
Diplomatiiston oni 
povas ankaux nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, cxar fiziko estas la nomo 
de la scienco mem.
La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografajxon al mia patro.
   Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas
por vino; glaso da 
vino estas glaso plena je vino.  Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, 
kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas uzata por drapo).  Mi acxetis dekon da ovoj.  Tiu cxi rivero 
havas ducent kilometrojn da longo.
   Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.  Multaj birdoj flugas en la
auxtuno en pli varmajn 
landojn.  Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj.  Kelkaj homoj sentas sin la plej 
felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.  En la cxambro sidis nur kelke da homoj.  
"Da" post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro.

Ekzercaro (mal, in)
    Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaux malgranda: li estas de
meza kresko.  Li 
estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo.  Haro estas tre maldika.  La nokto 
estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.  Tiu cxi malfresxa pano estas 
malmola, kiel sxtono.  Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn.  Li sentis sin tiel malfelicxa,
ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.  Mi forte malestimas tiun
cxi malnoblan homon.  
La fenestro longe estis nefermita; mi gxin fermis, sed mia frato tuj gxin denove malfermis.  Rekta 
vojo estas pli mallonga, ol kurba. La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaux renversigxos.  
Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon.  Malamiko venis en nian landon.  
Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.
   La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj.
Sur la korto staras 
koko kun tri kokinoj.  Mia fratino estas tre bela knabino. 
Mia onklino estas 
bona virino.  Mi vidis vian avinon kun sxiaj kvar nepinoj kaj kun nia nevino.  Lia duonpatrino estas 
mia bofratino.  Mi havas bovon kaj bovinon.  La juna vidvino farigxis denove fiancxino. 

Ekzercaro (il, ar)
   La trancxilo estis tiel malakra, ke mi ne povis trancxi per gxi la viandon
kaj mi devis uzi 
mian posxan trancxilon.  Cxu vi havas korktirilon, por malsxtopi la botelon?  Mi volis sxlosi la 
pordon, sed mi perdis la sxlosilon.
   Sxi kombas al si la harojn per argxenta kombilo.  En somero ni veturas per
diversaj veturiloj, kaj 
en vintro ni veturas per glitveturilo.  Hodiaux estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn 
glitilojn kaj iros gliti.  Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo 
ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.
   Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj
inksorbilo.  Oni metis 
antaux mi mangxilaron, kiu konsistis el telero, kulero, trancxilo, forko, glaseto por brando, 
glaso por vino kaj telertuketo.  En varmega tago mi amas promeni en arbaro.  Nia lando venkos, 
cxar nia militistaro estas granda kaj brava.
   Sur kruta sxtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.  Mi ne scias la
lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis
iom vian leteron.  Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj kampoj pasxtas sin
grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj sxafoj.

Ekzercaro (ajx, ec)
    Vi parolas sensencajxon, mia amiko.  Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitajxo.
Akvo estas fluidajxo.  Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian
suspektan malklarajxon.  Sur la tablo staris diversaj sukerajxoj.  En tiuj cxi
boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj.
    Via vino estas nur ia abomena acidajxo.  La acideco de tiu cxi vinagro estas
tre malforta.  Mi mangxis bongustan ovajxon.  Tiu cxi granda altajxo ne estas
natura monto.  La alteco de tiu monto ne estas tre granda.  Kiam mi ien veturas,
mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo.  Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj 
ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj
el tolo.
    Glaciajxo estas dolcxa glaciigita frandajxo.  La ricxeco de tiu cxi homo estas
granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda.  Li amas tiun cxi knabinon
pro sxia beleco kaj boneco.  Lia heroeco tre placxis al mi.  La tuta suprajxo de
la lago estis kovrita per nagxantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskajxoj.  Mi vivas
kun li en granda amikeco.

De kaj Da
    En la frazo: Li respondis al granda nombro d? demandoj temas pri demandoj ("li
respondis al demandoj", ne "li respondis al nombro"), sekve d?=da; male, en la nombro d? 
la stultuloj estis para, tricifera, finia temas ne pri homoj, sed pri matematika objekto
(ne la stultuloj estis triciferaj, paraj kaj finiaj, sed ilia nombro); do, cxi tie d?=de.
Kvanto de movo estas fizika grando, nombro, karakterizanta movon, ne la movo mem.
Aliflanke, per "li senutile perdis grandan kvanton da sia libera tempo" oni diras ke li
perdis tempon, ne kvanton.  Simile, fonetiko estas parto de gramatiko ne indikas
"kiom da gramatiko" estas fonetiko; tamen mi povas diri ke granda parto da nia
esperantistaro hezitas pri la uzo de tiu prepozicio.
    Logike, la diferenco inter nombro de ajxoj kaj nombro da ajxoj estas
same granda, kiel inter la forto de la legxo kaj la legxo de la forto.
    Alia maniero esprimi ajnan rilaton estas vortkunmeto.  Tia estas la kutimo de diversaj
lingvoj, i.a. de la rusa kaj de la franca:
cruche à eau = Krucxo de akvo
cruche d'eau = krucxo da akvo
tasse à café = taso de kafo
tasse de café = taso da kafo.
    La nombroj; la plej preciza maniero indiki kvanton estas per nombro, kaj da efektive
estas uzata kun kelkaj vortoj, indikantaj nombrojn.
    En la Malnova Testamento, tradukita el la hebrea, Zamenhof nemalofte uzis
tiajn frazojn:
Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du [Nombroj, 7:86];kaj la kvanto de la
kaptitajxo, krom la rabitajxo, kiun rabis la militistoj, estis: da sxafoj sescent sepdek
kvin mil; kaj da bovoj sepdek du mil; kaj da azenoj sesdek unu mil; kaj da homoj, el
virinoj, kiuj ne ekkonis kusxejon de viro, la nombro de cxiuj estis tridek du mil.
[Nombroj, 31:32-35].  kaj li havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent
[1Regxoj 11:3].  Kaj da flankaj cxambretoj estis ambauxflanke po tri [Jeh 40:21].
    La "kvanta kazo" kun da estas la gxenerala formo, kaj la eblo forigi da post la
unuaj entjeraj numeraloj logike estas escepto (kvankam statistike la escepto pli oftas
ol la formo gxenerala).
    Onoj kaj partoj.  La onoj estas substantivoj, kaj tute logike oni trovas cxe Zamenhof
la prepozicion da post reelo:
Pasis denove duono da jaro
Da musoj tie estis suficxe, sed da homoj nur unu kaj duono.
    Verdire, en la Fundamento Zamenhof indikis ankaux alian eblon:
Kvar metroj da cxi tiu sxtofo kostas naux frankojn; tial du metroj kostas kvar
kaj duonon frankojn (aux "da frankoj").
    Ni observas ke da havas nuancon de nedifina determinilo, indikanta nedifinitan
parton de io; ankaux oni ne uzu gxin por la apartiga genetivo, kiel en donu al mi
la dekstran duonon de la kuko.
    La penso de Zamenhof estis:
"Monato" estas parto da tempo, cxar gxi esprimas simple mezuron, sed "Januaro" estas parto
de jaro, cxar gxi esprimas ne mezuron, sed difinitan limigitan apartajxon;
"kvaronjaro" (mezuro) estas parto da jaro, sed "printempo" (speciale montrita parto)
estas parto de jaro ... la vorto da (kiu enhavas kasxite la sencon de "ia") montras,
ke ni parolas pri kvanto da ia ajxo, sed ne pri gxia individueco ... (LR 16, 1907).
    Jes, oni nepre uzu de (aux el) por la apartiga genetivo:
La fajro difektis la okcidentan duonon de la foliaro.
La pli ricxa duono de lia regno situis en Azio.
- sed tio ne signifas, ke maleblus diri:
En septembro la betulo perdis duonon da sia foliaro.
Cxevalon!  Duonon da mia regno kontraux cxevalo!.
- krom se oni volas precizigi, kiun duonon.  En Fundamento (FE.14):
Kvar metroj da tiu cxi sxtofo kostas naux frankojn.
             Auxtoro: Sergio Pokrovskij
             Gazeto: Ruslanda Esperantisto, N-o 4,5,6/97
             RU-620077 Jekaterinburg-77,
             ab. ja. 67, Ruslando
             hrgo@sbank.e-burg.su

Dio
                Kiu, pie sindonante, fermis cxiujn sensopordojn,
                sian menson, sian koron kaj sian spiradon regas,    
                Dian Nomon prononcante, adorante Min memoras,
                tiu la plej altan vojon post la korpa mort' eniros.
                Grandanimoj, Min trovintaj, progresintaj al Perfekto,
                neplu havos renaskigxon en dolora mortem-mondo.
                Ne revenos teren kiu atingis tiun plej altan
                vojon, kie cxiam estas Mia plej alta logxejo.
                Tiun plej altan Spiriton, kreintan la universon,
                povas atingi nur kiu Gxin adoras, ne alion.
                Nun mi diros la kondicxojn, decidantajn cxu l'animoj
                post la morto devas teren ne-reveni aux reveni.

Kristnaska Pregxo
                     Sinjoro!
       Dum la kristnaska jubilo ekbruligas la flamon de la pregxo, renovigu nin interne
por la pli bona mondo.
       Estas ja kiu diras, ke la fido perdigxis en la tumulto de la civilizacio, kaj ke
la scienco sur la Tero estingis la spiritan lumon.
       Verdire, Majstro, la homo jam kontrolas la atoman energion kaj preparas sin por la
konkero da la kosmaj fortoj, kvazaux li estas komandanto de la vivo.
       Tamen ni ne havas antaux la okuloj nur la egoismon kaj la vantecon endangxerigantajn
al li la grandecon, simile al brilega palaco staranta sur tereno el eksplodigiloj.
       Cxie, apud la kalesxoj de la potenculoj, trenigxas cxiaspecaj venkitoj.  Multaj
frenezigxis pro la eksceso de komforto, kaj vagadas en la kavernoj de la narkotajxo; aliaj,
teruritaj de la vizioj de perfektaj krimoj naskitaj de la intelekta pompo, kusxas mense
kripligitaj, en la remparoj de malsanulejo... Milionoj levas la brakojn kvazaux iaj
dolorantenoj, en la vastega maro de la homaj provoj, simile al sxipdronintoj, cxe la grimacoj
de la morto, cxe tumultaj kaj malfelicxaj homamasoj, lacaj de necerteco kaj seniluziigxo...
       Pro cxio cxi, Sinjoro, ni, kiuj tiom da fojoj rifuzis al vi eniron en la pordojn
de nia animo, esperas pri vi, en la turmentitaj kampoj de la koro.
       Klinu nian fieran kapon antaux la mangxotrogo, en kiu vi donas ekzemplon de abnegacio
kaj simpleco kaj, pardonante niajn neperfektajxojn kaj niajn mensogojn, instruu denove al ni
la humilecon kaj la servemon, la konkordon kaj la pardonon, per la cxiam nova melodio
de via Esperkanto.
       "Gloron al Dio en la Alto, kaj pacon sur la Tero kaj bonvolon al la homoj!..."

    Rigardu vian kontrauxulon kiel portanton de ekvilibro; se ni bezonas amikojn,
kiuj nin stimulas, ni bezonas ankaux iun, kiu montras niajn erarojn.

Gimnastiko por la kronika malsano en la digesta sistemo
    1. Staru kun la brakoj etenditaj antauxen, manplatoj internen kaj kalkanoj levitaj, kaj kauxrigxu.
Poste starigxu kaj rektigxu. Faru tion 20-25 fojojn.
    2. Apogu viajn manojn sur la planko, kun la brakoj strecxitaj, je distanco de la sxultroj kaj etendu
malantauxen viajn dekstran kaj maldekstran piedojn alterne.  Lauxeble alpremu la fleksitan genuon al la
brusto.  Faru tion po 20-25 fojojn.
    3. Kusxu surdorse kun la manoj sur la ventro.  Sxveligu la ventron, kiam vi enspiras kaj malsxveligu
gxin, kiam vi elspiras.  Malforte premu la ventron per la manoj cxe elspirado.  Faru tion por 5 minutoj.
    4. Kusxu surdorse kun la genuoj kaj gluteoj fleksitaj.  Tenu la krurojn per viaj manoj kaj lauxeble
alpremu la femurojn al la brusto kaj tenu la pozon por 10-15 sekundoj.  Reprenu la originan tenigxon.
Malstrecxu vin por 15 sekundoj.  Faru tion 15-20 fojojn.
    5. Kusxu surdorse kun la brakoj kaj kruroj rektigitaj.  Levu la piedojn vertikale 20 fojojn.
    6. Staru kun la brakoj fleksitaj je 90 gradoj kaj manplatoj direktitaj malsupren kaj senmovaj.
Levu la piedojn kaj pasxu cxe la loko.  Levu la genuojn lauxeble gxis la manplatoj.  Spiru nature.
Faru tion por 50-60 sekundoj.

Estas en dangxero la fratoj:
    kiuj pretendas en unu tago plibonigi la proksimulon per parola vipado;
    kiuj eltrovas spritajn opiniojn kaj bonajn konsilojn por cxiuj personoj, flanken metante
siajn proprajn problemojn;
    kiuj lokas sian menson absolute en alia mondo, ne zorgante siajn devojn en la mondo, en kiu 
ili spiras;
    kiuj sencxese tenadas la fiksideon sin defendi;
    kiuj faras dek mirindajn projektojn en cxiu tago, ne konkretigante ecx unu en dek jaroj;
    kiuj rekonas la grandecon de la diaj verajxoj, sed neniam havas tempon por ilin efektivigi
favore al la klarigo de sia propra menso;
    kiuj senfine prokrastas gxis morgaux la servon de komprenado kaj de amo al la proksimulo;
    kiuj konsideras sin kiel ekskluzivajn mastrojn de cxiuj laboroj sur la kampo de karito,
ne havigante al aliaj okazojn por servo;
    kiuj deklaras pardoni ofendon, sed neniam sukcesas forgesi la malbonon;
    kiuj trovas okazon tedigxi de la vivo.

Cxevalpovo de auxto ne helpas, se azeno stiras gxin
    En la antauxa kaj nuna jarcentoj, ni spertis amason da teknikaj kaj teknologiaj
malkovroj, kiuj povus plifaciligi nian vivon.  Kaj kio okazas en nia moderna socio?  Cxiutage
estigxas pli kaj pli da problemoj.  Anstataux pli frue reveni hejme de la laborloko, ni auxdas
ke pli kaj pli da homoj kaptigxas en longaj vicoj da atendantaj auxtoj sur la vojoj.  Anstataux
havi pli facilajn kontaktojn kun amikoj kaj parencoj, ni rimarkas, ke unu el la plagoj de la
moderna socio estas la soleco kaj izoliteco.  Anstataux mallace reveni de longa vojagxo, ni
atingas nian logxejon strecxitaj, ekscititaj, malbonhumoraj, foje ecx elcxerpitaj kaj kun la 
nura deziro malhavi sociajn kontaktojn.
    Sxajnas al mi fundamenta eraro por atendi la solvon de niaj homaj problemoj de tekniko
kaj teknologio.
    La modernaj malkovroj jes povas kontribui al pli valora vivo por individuo, kiu trovas 
internan ekvilibron.  Sed ofte ili servas kiel plifortigiloj por niaj socie malutilaj inklinoj. 
Tiu, kiu volas fanfaroni pri siaj povoj, povas igxi vivdangxera sxoforo; tiu, kiu deziras
imponi la najbarojn, povas meti sin en financajn problemojn pro tro luksa auxto; tiu, kiu
nepre volas montri sian superecon, versxajne farigxas agresema sxoforo; tiu, kiu ne sukcesas
adapti sin al la homoj en la cxirkauxajxo, eble nervoze veturas grandegajn distancojn sen
kompreni ke sxi aux li dauxre kunportas kun si la propran maltrankvilon.
    La auxto en nia slogano estas simbolo por la konstato ke modernaj malkovroj de la 
tekniko nur povos plibonigi la kvaliton de nia vivo kiam ni komprenas la diferencon inter
solvoj kaj helpiloj.
    Levilkarto, n-ro 2 (marto-aprilo 1997)
    Movado sen Nomo
    Frankrijklei 140
    B-2000 Antwerpen
    Belgio

Savu vivon de la arbaro por viaj genepoj

    Ekologiistoj informas nin, ke ni detruas nian propran vivmedion.  Arbaroj estas vivnecesaj.
Arbaroj protektas la kvaliton de la akvo kaj la stabilecon de la grundo, ili estas la 
logxejo por la plimulto de la plantoj kaj bestoj en la mondo kaj tiu biodiverseco helpas la homaron
por provizi mangxajxojn kaj medikamentojn, kiuj estas esencaj por la homa bonfarto.
    Krome arbaroj absorbas karbondioksidojn, kiuj i.a. kauxzas la plivarmigon de nia planedo.  
    Arbaroj reguligas temperaturon kaj pluvon kaj sekve influas la klimaton.
    Ni scias tion, kaj tamen ni detruas tutajn ekosistemojn kaj transformas arbarojn en dezertojn.
    Plej grandaj minacataj arbaroj trovigxas en Rusio, la Amazono-regiono, okcidenta kaj centra
Afriko, Indonezio, Alasko kaj okcidenta Kanado.
    Inter 1991 kaj 1995 meze po 126 000 kvadratmetroj da tropikaj arbaroj jare estis detruitaj.
     Levilkarto, n-ro  5-6 (septembro-decembro 1998)
     Movado sen Nomo