Germanaj verkistoj



Noveloj.


Nokte ecx ratoj ja dormas Wolfgang Borchert (1921-1947)
.....(Nachts schlafen die Ratten doch)

La filino Peter Bichsel (1935- )
.....(Die Tochter)

xxx
xxx


Nokte ecx ratoj ja dormas

La kava fenestro en la sola staranta muro gapis blurugxa en la fruvespera suno. Polvonuboj tremis inter la krutaltaj kamentub-restajxoj. La masonruba dezerto somnolis.

Li tenis la okulojn fermitaj. Subite igxis ecx pli malhela. Li konstatis, ke iu alvenis kaj nun staris antaux li, ombre kvieta.
- Nun ili havas min! li pensis. Tamen kiam li iom palpebrumis li vidis nure du relative malorde vestitajn krurojn. Ili staris antaux li iomege kurbaj tiel, kiel li povis vidi inter ili. Li riskis malgrandan rigardon supren al la krurumojn kaj konstatis maljunan viron. Li havis enmane trancxilon kaj korbon. Kaj iom da tero sur la fingropintoj.
- Vi dormas versxajne cxi tie, cxu? demandis la viro kaj rigardis la hararvepron malsupre.
Juergen palpebrumis inter la krurojn de la viro cele al la suno kaj diris: - Ne, mi ne dormas. Mi devas gvati.
La viro kapjesis. - Do tial versxajne vi havas tiun grandan bastonon?
- Jes, respondis Juergen kuragxe kaj li tenis forte la bastonon.
- Kion vi gvatas?
- Tion mi ne povas diri. Li tenis la manojn forte cxirkaux la bastonon.
- Versxajne monon, cxu? La viro formetis la korbon kaj visxis la trancxilon cxe la pantalonfundo tien kaj reen.
- Ne, entute ne monon, diris Juergen malestime. - ion tute alian.
- Nu, kion do?
- Mi povas nenion diri. Ion alian nur.
- Nu, nenion do. Tial nature ankaux mi ne diras, kion mi havas cxi tie en la korbo. La viro perpiede pusxis la korbon kaj faldis la trancxilon.
- Ahx! Mi povas imagi, kio estas en la korbo, opiniis Juergen maldegnema. - Kuniklofuragxo.
- Fulmotondre, jes! diris la viro mirigita. - Vi estas junulo ja vigla! Kiomjara vi estas do?
- Naux.
- Oha, pensu pri tio, naux ja! Tial vi ja scias ankaux, kiom estas trioble naux, ne?
- Klare, diris Juergen kaj por gajni tempon, li plu diris: - Tio estas ege facila. Kaj li rigardis inter la kruroj de la viro. - Trioble naux, ne? li demandis ankorauxfoje. - Dudek sep. Tion sciis mi tuj.
- Gxuste, diris la viro. - Precize tiom da kunikloj mi havas.
Juergen faris rondan busxon. - Dudek sep?
- Vi povas ilin vidi. Multaj estas ankoraux tute junaj. Cxu vi sxatus?
- Mi ja ne povas. Me devas ja gvati, diris Juergen necerte.
- Cxiam? demandis la viro. - Ankaux nokte?
- Ankaux nokte. Cxiam. Sencxese. Juergen rigardis supren la kurbajn krurojn. - Jam ekde sabato, li flustris.
- Sed cxu vi iras do tute ne hejmen? Vi devas ja mangxi.
Juergen levis sxtonon. Tie kusxis duono da pano. Kaj ladskatolo.
- Vi fumas, cxu? demandis la viro. - Cxu vi do havas pipon?
Juergen tenis proksimen sian bastonon kaj diris timide: - Mi rolumas. Pipon mi ne sxatas.
- Domagxe. La viro klinigxis por preni sian korbon. - La kuniklojn vi facile povas pririgardi. Antaux cxio la junajn. Eble vi estus povinta elelekti unu. Sed vi ne povas for de tie.
- Ne, diris Juergen malfelicxe. - Ne, ne.
La viro prenis la korbon kaj rerektigxis sin. - Nu do, se vi devas resti tie. Domagxe. Kaj li turnis sin.
- Se vi min ne stukacxos, diris Juergen rapide. - Estas pro la ratoj.
La kurbaj kruroj revenis unu pasxon. - Pro la ratoj?
- Jes. Ili mangxas ja la mortintojn. La homojn. Ili vivas de tio.
- Kiu diras tion?
- Nia instruisto.
- Kaj vi nun gvatas la ratojn? demandis la viro.
- Ja ne ilin! Kaj tiam li diris tute mallauxte: - Mian fraton; li kusxas nome cxi sube. Tie. Juergen montris per la bastono la disfalitajn murojn. Nian domon prenis obuso. Tuj la lumo en la kelo estis for. Kaj ankaux li. Ni ankoraux vokis. Li estis multe pli malgranda ol mi. Nur kvar. Li devas esti ankoraux tie. Li estas ja multe pli malgranda ol mi.
La viro desupre rigardis la hararvepron. Sed tiam li diris subite: - Nu, cxu via instruisto ne diris do, ke ratoj nokte dormas?
- Ne, flustris Juergen kaj tuj aspektis tute laca. - Tion li ne diris.
- Nu, diris la viro. - Kia instruisto li ja estas, se li tion entute ne scias? Nokte ecx ratoj ja dormas. Nokte vi povas trankvile hejmeniri. Nokte ili cxiam dormas. Tuj kiam malhelas. Juergen faris per sia bastono etajn kavojn en al rubo.
- Nenio krom malgrandaj litoj estas, li pensis. - Litoj tute malgrandaj.
Tiam diris la viro (kaj liaj kurbaj kruroj estis pro tio tute maltrankvilaj): - Cxu vi scias kion? Nun mi rapide furagxos miajn kuniklojn kaj kiam malhelos, mi venos kunpreni vin. Eble mi povas preni unu kun mi. Etulon, cxu? Kion vi opinias?
Juergen faris etajn kavojn en la rubo. Nenio krom malgrandaj kunikloj: blankaj, grizaj, blankgrizaj. - Mi ne scias, li diris mallauxte kaj rigardis la kurbajn krurojn. - Se ili nokte ververe dormas.
La viro forpasxis super la murrestajxo en la straton. - Nature, li diris de tie. - Via instruisto devus abdiki, se li ecx tion ne scias.
Tiam starigxis Juergen kaj demandis: - Se mi povus havi unu? Eble blankan?
- Mi provos, vokis la viro jam forirante. - Sed vi devas intertempe resti tie. Tiam mi venos kun vi hejmen, cxu? Mi devas ja klarigi al via patro, kiel oni konstruas kuniklejon. Cxar tion vi bezonas ja scii.
- Jes, vokis Juergen. - Mi atendos. Mi devas ja ankoraux gvati, gxis kiam malhelas. Mi nepre atendos.
Kaj li vokis: - Ni havas ankaux tabulojn hejme. Kestotabulojn, li vokis.
Sed tion la viro jam ne auxdis. Li iris per siaj kurbaj kruroj direkte al la suno. Gxi jam estis rugxa pro la vespero kaj Juergen povis vidi, kiel gxi brilis inter la kruroj, tiom ili estis kurbaj. Kaj la korbo balancigxis tien-cxi-tien. Kuniklofuragxo estis en gxi. Verda kuniklofuragxo, kiu estis griza de rubopolvo.
* * *

Wofgang Borchert naskigxis en 1921 en Hamburgo. Unue li estis librovendeja metilernanto, tiam aktoro. Igxinte juna soldato, li estas sendita en Ruslando. Li revenis hejmen en 1945 malsana kaj vundita. Preskaux tutan sian verkaron li verkis en la lastoj du jaroj de sia mallonga vivo. Li mortis en 1947 en Basilea hospitalo.

.

(c)Traduko: Marteno Ecott


La filino

Vespere ili atendis Monikan. Sxi laboris en la urbo, la fervojkorespondoj estas malbonaj. Ili - li kaj lia edzino - sidis cxe la tablo kaj atendis Monikan. De kiam sxi eklaboris en la urbo, ili mangxis ne antaux la sepa kaj duono. Antauxe ili mangxis unu horon pli frue. Nun ili cxiutage atendis tutan horon cxe la primetita tablo, cxe siaj lokoj, la patro supre, la patrino sur la segxo apud la kuirejpordo, ili atendis antaux la vaka loko de Monika. Tiam iun tempon pli malfrue ankaux antaux vaporanta kafo, antaux butero, pano, marmelado. Sxi estis kreskita pli granda ol ili, sxi estis ankaux pli blonda, kaj havis la hauxton, la fajnan hauxton de onklino Maria.

"Sxi cxiam estis rava infano," diris la patrino, dum ili atendis.
En sia cxambro sxi havis diskoturnilon, kaj sxi ofte portis diskojn kun si el la urbo, kaj sxi sciis, kiu en ili kantis. Sxi havis ankaux spegulon kaj diversajn flakonojn kaj skatoletojn, tabureton el marokeno, paketon da cigaredoj.
La patro ricevis sian salajrokoverton ankaux cxe kontor-frauxlino. Li tiam vidis la multajn stampilojn sur rako, miris pri la milda bruo de la kalkulilo, pri la blondigita hararo de la frauxlino, sxi diris afable "ne dankinde", kiam li dankis sxin.
Dum tagmezo Monika restis en la urbo, sxi mangxis etajxon, kiel sxi diris, en tesalono. Sxi estis tiam frauxlino, kiu en tesalonoj ridetante fumas cigaredojn.
Ofte ili demandis sxin pri cxio, kion sxi faris en la urbo, en la kontoro. Sxi sciis, tamen, nenion dirindan.
Tiam ili provis almenaux imagi al si precize, kiel en la trajno sxi senzorgeme malfaldas sian rugxan kovrilon kun la abonbileto kaj gxin montras, kiel sxi iras laux la perono, kiel sur la vojo gxis la kontoro sxi verve konversacias kun amikinoj, kiel sxi ridetante replikas la saluton de iu sinjoro.
Kaj poste ili plurfoje dum tiu horo imagis al si, kiel sxi hejmenvenas, kun sxia mansaketo kaj iu modrevuo sub la brako, sxian parfumon; ili imagis al si, kiel sxi sidigxas cxe sia loko, kiel ili tiam kunmangxos.
Baldaux sxi luos por si cxambron en la urbo, tion ili sciis; ankaux ke ili tiam mangxos denove je la sesa kaj duono, ke la patro post la labortago denove legos sian jxurnalon, ke tiam ne plu estos cxambro kun diskoturnilo, ne plu estos tuta horo de atendo. Sur la sxranko staris vazo el blua sveda vitro, vazo el la urbo, donacosugesto el la modrevuo.
"Sxi estas kiel via fratino," diris la edzino, "sxi tute similas vian fratinon. cxu vi memoras, kiel bele scipovis kanti via fratino?"
"Ankaux aliaj knabinoj fumas," diris la patrino.
"Jes," li diris, "tion diris ankaux mi."
"Sxia amikino antauxnelonge edzinigxis," diris la patrino.
Ankaux sxi edzinigxos, li pensis, sxi logxos en la urbo.
Antauxnelonge li petis al Monika: "Diru do ion france." "Jes," ripetis la patrino, "diru ion france." Sxi sciis, tamen, nenion dirindan.
Ankaux stenografii sxi scipovas, li tiam pensis. "Por ni tio estus tro malfacila," ili ofte diris unu al la alia.
Tiam la patrino starigis la kafujon sur la tablon. "Mi auxdis la vagonaron," sxi diris.
* * *

Svisa auxtoro Peter Bichsel naskigxis en 1935 en Lucerno. Li vizitadis lernejon en Soloturno kaj laboris gxis 1968 kiel instruisto. Poste li vivis kiel sendependa verkisto kaj jxurnalisto en Bellach [Belahx], Svisio.


(c)Traduko: Marteno Ecott

Resaltu al la enira pagxo!