Artikoloj en Esperanto



Jen kelkaj artikoloj, kiujn mi verkis por Monato.


Himno al toleremo
Kadukaj mesagxoj
Triopa terapio: fatamorgano anstataux savo
Velka eta floro
Tabako - cxu pli imposti?
Finfine organ-izigxas
Artikolo 7
Artikolo 8


Himno al toleremo

Unu el la plej grandaj malfacilajxoj por samseksemuloj - eble post sinakceptado kaj trovo de ampartnero - estas "burgxonado", t.e. la deklaro de seksaj preferoj al cxirkauxuloj, precipe al familianoj. Tia deklaro estas la kerno de nova franca filmo Pourquoi pas moi? (Kial ne ecx mi?) de Stéphane Giusti [stefàn Gxusti]. Gxi estas grava temo kun ega amuzpovo.

La kvar protagonistoj - Camille, Eva, Ariane kaj Nico - estas bonaspektaj junaj profesiuloj, tute normalaj. Kaj ili estas gejaj, kion iliaj gepatroj malscias. Post jaroj de kasxvivo kaj komplikaj klarigxoj ili plui ne povas.
La kvar amikoj elektas la klaran vojon: burgxoni. Kaj, por faciligi al si la taskon, ili tion faros cxiuj kune. Ili decidas inviti siajn gepatrojn pasigi la semajnfinon cxe la patrino de Camille, la sola, kiu jam scias, kaj kiu bonkore akceptas la vivon de sia filino. Dum bongusta mangxo, ili senvualigos sian sekreton.

Propra vivo
Sed estas problemo: la gepatroj havas apartecojn, malfaciligantajn la burgxonadon. La patro de Eva estas vireco enpersona: renoma matadoro. La patrino de Nico, konata kantistino, estas cxiam fugxanta la cxasadon de foto-jxurnalistoj. Kaj la patro de Ariane, universitata profesoro pri genetiko, estas tirana dekstrema patriarko. Iliaj reagoj estas do timindaj. Jen grava demando por gepatroj: kiel akcepti, ke gefiloj havas siajn proprajn vivojn?

Jen agrabla filmo, kiu volas progresigi la toleremon pere de ridado. Unufoje oni ridas kun la gejuloj anstataux kontraux ili. Unufoje en tia filmo plias gejaj virinoj ol viroj. Gratulinde, la tri bubinoj ne estas virecaj "dokistinoj"; siaflanke la bubo ne estas ineca histeriulo sed piedpilkisto.
La dialogoj estas gajaj, legxeraj, lertaj. La klisxoj de la geja medio fidelas al la vivo, sen troigo. Malgraux tia naiva gxeneraligo, ke la gejuloj estas maldekstremaj kaj progresemaj dum la "heteruloj" (malsamseksemuloj) estas dekstremaj kaj regresemaj, la filmo estas cxarma kaj vidinda. Gxi estas ankaux tia "utila" filmo, kiun samseksemuloj mem povas vidi kun amikoj aux kun gepatroj, por komprenebligi aux­ simple por kunridi.

(c) Monato
Cxe Monato


Kadukaj mesagxoj

Swisscom, la iame monopola svisa telefonfirmao, anoncis ke ekde la unua de aprilo 1999 ne plu eblos sendi telegramojn ene de la lando. Cxar Swisscom, ne plu estanta la sola telekomunika firmao en Svisio, eksentas bonan por la logxantaro konkuradon; gxi nepre devas malaltigi siajn prezojn kaj do zorge ekzamenis la profitnivelon de cxiuj servoj.

Efektive, forte falis dum la lastaj jaroj la rentabilitato de tiu malnovega sed tradicia mesagxsistemo. Kompare al pli da miliono da telegramoj senditaj en 1990, pro la populareco de faksoj kaj elektronika posxto sendigxis en 1998 nur 218,000.
Kiel kompensajxo por tiuj, kiuj ne povos sendi urgxajn amdeklarojn telegrame, Swisscom informis, ke gxi dauxrigas sian interoficejan faksservon. Malromantike sed tre profiteme, cxar kaj la sendinto kaj la ricevonto de tia fakso devas pagi cxiun pagxon, kaj malgraux tiu pago gxi ne liverigxas hejme kiel telegramo sed devas sercxigxi en la loka posxtoficejo.
Pli romantike, ekzistas ankaux flortelegramoj, per kiuj la adresato ricevos vian lauxmendan bukedon, kaj cxokogramoj, per kiuj tiu ekhavos bongustajn cxokoladerojn. Sed kion nun elekti por suferantoj de "fojnofebro" (polena alergio) aux por dietantoj?

Monato, marto 1999


Triopa terapio: fatamorgano anstataux savo

Tra la tuta mondo aidoso sxangxis la seksa konduto de multaj, kiuj dum kaj post la 60aj jaroj libere amoradis kaj amumadis. Gxi unue tusxis precipe gejojn, sed danke al ilia komunuma sinteno la uzo de kondomoj - "kauxcxukaj kunuloj" - gxeneraligxis. Inter nove infektitoj la proporcio de gejoj falis.

Ankoraux hodiaux neniel indas paroli pri resanigilo, kvankam sciencistoj ellaboris plurajn terapiojn, kiuj stabiligas la staton de malsanulojn. Oni iom poste rimarkis, ke tiuj medikamentoj samtempe kaj kune prenataj, pli efikas ol la samaj medikamentoj aparte: tiel la malsanuloj gxuas sinergion. Nuntempe temas pri triopa kontraux-retrovirusa terapio aux, koncize, triopa terapio, kiu ege - ecx drame - plibonigas la imunan sistemon.
Tamen, malgraux eldiroj de kelkaj fakuloj, aidoso restas nesanigebla plago. La triopa terapio multe helpas, sed gxi estas nura rimedo por plibonigi kaj plilongigi la vivon de afliktitoj. Plie, gxi ne estas ja sen malbonaj kromefikoj.

Erotika afero
Ekzemple, nova fenomeno hodiaux maltrankviligas tutmondan kuracistaron: maltimo antaux aidoso gxis punkto, kie seksaj rilatoj sen protektado igxas ekstreme erotika afero.

En Svisio en 1997 oni demandis samseksemulojn, cxu ilia konduto sxangxigxis pro la triopa terapio. Nea respondo. Tamen, al la demando, cxu ili konas virojn, kiuj sin malpli gardas dum amorado, la respondo estis jesa. Kvankam tiu riskemo ankoraux ne percepteblas tra la statistikoj de la Federala Oficejo por Publika Sano, kuracistoj ne subtaksas la dangxeron. Oni jam rimarkis, ke la grupo de ambaux- kaj samseksemaj ekmalsanigxuloj sxrumpas pli malrapide ol aliaj grupoj.
Tamen en Usono la statistikoj jam spegulas la riskojn. Plinombrigxas junaj gejoj, kiuj amoradas sen protektado. Dum la tri jaroj gxis 1997 ilia nombro altigxis de 30% al 39%. La gejoj pli ofte sxangxas partnerojn kaj, pli maltrankviligxe, cxirkaux 68% ne sciis, cxu ilia ununokta amato estas virusulo. Tiu fenomeno rimarkeblas ne nur en Usono sed jam en Francio, Auxstralio kaj aliaj landoj.

Sensela rajdado
Sendube pli oftas "sensela rajdado", t.e. amoro sen kondomo. Ecx pli alarmige estas la novajxo, ke tra Usono oni organizas novspecajn rendevuojn: rusruletajn festojn. Rusa ruleto estas konata: sxargu per unu kuglo sespafan revolveron kaj turnu la sxargilon. Direktu la tubon al la kapo kaj premu la ellasilon. La sxanco de morto estas 1 el 6.

Seksa versio okazas inter ok sanuloj kaj unu virusulo. Sub slogano "neniu kovro, neniu kondomo, neniu konversacio pri aidoso", tiaj festoj allogas precipe junajn gejojn pro la risko, legxere nomata "erotika sinteno".
Sen efika kuracilo tiaj flirtoj kun mortrisko emas plivastigi la epidemion. Se eta scio estas dangxera afero, sendube duona rimedo - alivorte: la triopa terapio - estas ankaux tia.

Monato, marto 1999


Velka eta floro

En februaro malfermigxis en Zuriko, Svisio, la unua lauxlegxa bordelo. La bela kaj luksa domego dolcxe nomita Petite Fleur [ptit fler] - Eta Floro - enhavas tridekon da cxambroj, tage luitaj kontraux 200 svisaj frankoj.

Laux honora tradicio svisa, la tuto tre diskretas: videblas ekstere nenio kaj neniu. Jxetinte kvin-frankeron en auxtomaton, oni eniras tra sekureca turnokruco. Poste la klientoj trankvile lauxvagas la koridorojn por elekti sian belul(in)on, tuttempe sub atenta okulo de voktkameroj. La cxambroj mem, svispuraj, estus dignaj de ajna gastejo.

Vulgaracxa
Tamen certajn tradiciojn oni ne plu respektas. Anstataux postbela, dika vulgaracxa estrino, kiu bonvenigas plezurulojn per glaso da cxipa cxampano, la estroj de Eta Floro estas iamaj jugxisto, advokato, ano de dekstra Radikala Partio, lekcianto cxe Zurika Universitato.

En Svisio prostituado lauxlegxas ekde 1992, sxajne por kontroli la purecon kaj higienon. Kelkaj "malamikaj langoj" tamen klacxas, ke tiu lauxlegxa stato simple garantias impostojn.
Malgraux senpagaj reklamoj, kiujn Eta Floro gxuis pro televido, jxurnaloj kaj radio, la bordelo ankoraux ne atingis profitnivelon. Cxu klientoj ignoras la domon pro timo sin trovi naz-al-naze kun jxurnalistoj, aux simple malplacxas al ili la enir-elspezo de kvin frankoj?

Monato, junio 1998


Tabako - cxu pli imposti?

Pli multekostos cigaredoj en Svisio laux decido de la Federacia Konsilio.Tiel skatoleto de cigaredoj - lauxlegxa narktoajxo - kiu kostas nun 4,20 svisajn frankojn (cx. 2,8usonajn dolarojn) altigxos gxis 4.50 frankoj ($ 3)

Komentis d-ro Jean-Charles Rielle de la Informcentro kontraux Tabakismo en Gxenevo: "Tia altigo estas homeopatia. Dum unu jaro ni jam petis, ke la prezo atingu kvin frankojn (cx. $ 3.35), kiu estus psikologia sojlo." Cxiun jaron cxirkaux 9 000 personoj mortas pro fumado en Svisio (logxantaro cx. 7 milionoj). Kontraste, cx. 900 personoj mortas pro misuzo de kontrauxlegxaj narkotajxoj.

Faktoro
Malgraux tiu sesa impostaltigo en tiom da jaroj, svisaj cigaredoj restas la plej malmultekostaj en Euxropo. "Laux diversaj studoj," diras Rielle, "la prezo povas esti grava faktoro de malinstigo cxe junaj fumantoj kaj tiu grupo precipe interesas nin."

La svisa Federacia Ofico de Publika Sano farigas studon por ekscii la prezosojlon bezonatan por malinstigi fumi al adoleskantoj. Fumas cxirkaux unu triono de la svisa logxantaro; kaj 36% de la logxantoj 15-39jaragxaj.

Sanproblemoj
Laux antauxa studo sanproblemoj rilataj al la konsumo de tabako en Svisio kostas cxiun jaron cx. 10 miliardojn da frankoj. Tiu socia kosto inkluzivas la medicinajn kaj malsanulejajn elspezojn, la perdojn de produktivo kaj aliajn kostojn rezultantajn de malsano kaj la antauxtempa morto.

En auxgusto 1995, la Federacia Konsilio adoptis kontrauxtabakan programon por redukti la sanproblemojn kauxzitajn de tabakismo. Gxi asignis jare cx. 2,5 milionojn da frankoj por subteni la cxi-rilatajn rimedojn. La celo de la programo estas unue malaltigi la porporcion de fumantoj en la logxantaro kaj due mallongigi la "fumkarieron" de fumistoj.
La impostmono de tabak- kaj aliaj rilataj produktoj - nuntempe 1,6 miliardoj da frankoj (cx. unu miliardo da dolaroj) - estas interalie enmetata en la deficitan sxtatan pensikason. Paradokse, tamen, se tia imposto instigas la logxantaro malpli fumi, tio signifos malpli da impostoj, t.e. malpli da mono por la pensikaso.

Monato, januaro 1999


Finfine organ-izigxas

En januaro plebiscitis la svisaro favore al organtransplantado, tiel povigante sian registaron legxdoni pri tiu medicina fako. Gxis nun ne ekzistis legxaro en Svislando pri transplantado: jurbrecxo sxtopenda pro la lastatempa teknologia progreso. Antauxe unuopaj kantonoj havis potencon legxdoni nur pri la konsento de organdonantoj.

Kompreneble, oni ne atendis tiun vocxdonon por fari organ-greftojn en Svislando. En 1964 oni greftis la unuan renon, en 1983 hepaton. En 1985 oni transplantis koron kaj samjare starigis en Gxenevo la tutlandan fondajxon "Swisstransplant" por peri haveblajn organojn.

Atendolisto
Laux decidotaj legxoj oni probable disponigos la organoj laux urgxeco kaj laux rango de malsanuloj en atendolisto. Samtempe oni eble decidos, kiel defini lauxlegxan morton: cxu cerban, cxu koran? Tute versxajne oni ankaux malpermesos komercadon de organoj, kaj lauxnecese la "ksenogrefton", t.e. grefto de bestaj organoj en homan korpon.

Aldone la registaro helpos al homoj heredigi organojn. Kvankam la nombro de donantoj falis dum lastaj jaroj, la plebiscito certigis ke la greftado de organoj tute akcepteblas en Svislando.
Samtempe la plebiscito konfirmis tion, kion oni delonge konscias: ke la latinidaj popoloj de Svislando pli fidas medicinan sciencon ol la logxantoj de alemanaj kantonoj, kiuj preferas naturajn medicinojn.

Monato, aprilo 1999

* * *

Resaltu al la enira pagxo!